En mia kelo loĝas viroj sen vizaĝ’
Mi ilin vidas nur en la mallumo
Sur la ŝtuparo pasas homoj sen kuraĝ’
Sen kuraĝ’, sen kuraĝ’
En koridoro jen spureto: vinbotel’
Ili ne ordigis bone sian ĉambron
Mi povus tute bone esti unu el
Unu el, unu el
Estu ĉiam ĉe mi
Kara restu ĉiam apud mi
Estu ĉiam kun mi
Kara restu ĉiam apud mi
Ĝis la fin’, ĝis la fin’
Tra la fenestro mi rigardas al la trajn’
Vi povas esti en ĝi, sed mi dubas
Mi plu atendas, vi alvenos iam ajn
Iam ajn, iam ajn
Espero estas la vualo de la ver’
Nuboj sen koloro kaŝas Sunon
Ĉu estas krim’ deziri iom da tener’?
Da tener’, da tener’
Estu ĉiam ĉe mi
Kara restu ĉiam apud mi
Estu ĉiam kun mi
Kara restu ĉiam apud mi
Ĝis la fin’, ĝis la fin’
Estu ĉiam ĉe mi
Kara restu ĉiam apud mi
Estu ĉiam kun mi
Kara restu ĉiam apud mi
Ĝis la fin’, ĝis la fin’